Ni kunvenu la 9-an de majo je la 12-a horo por kanti la eŭropan himnon. Tra la tuta Eŭropo, ni kunigos niajn voĉojn kantante la himnon en Esperanto.
Malkovri la projekton
Projekto por kunigi la loĝantojn de Eŭropa Unio per komuna kanto okaze de la Tago de Eŭropo.
Kun via koruso, via lernejo aŭ loĝantoj de via urbo
Invitu vian grupon kanti kune aŭ proponu renkontiĝon malferman al la loĝantoj, ekzemple antaŭ la urbodomo. Ĉiu iniciato povas kontribui al tiu eŭropa rendevuo.
Prepari sin por kanti
Lernu la melodion, provludu kun via grupo kaj preparu vian komunan kantadon.
